Giuseppe Zoppi
LA DORNFRUKTO

Aŭgustan tagon, kiam al la mano
jam falis la unua frukto pruna,
dornfrukton vidis mi en brilo suna,
acerban, sur la arbo de kaŝtano.

Novembre mi revenis, kaj ne vane,
ĉar ankaŭ ĝi, kun la folio bruna
falis, kaj en lulilo oportuna
proponis sian kernon, brile, sane.

Ho frat', similu kernon ĉi singardan.
Vin ofte kovru per armvest' sekura,
preferu vivi en la alt' ermita.

Por stulta hom-amas' estu dornita,
sed nutru en vi, kun dolĉec' obskura,
trezoron vian intiman kaj tardan.